"Kaj Esperanton por paroli pri..."

VER-13

Oni uzas la germanan por paroli pri milito, la francan por paroli pri amo, kaj la hispanan por paroli kun Dio."

Karlo V.

...kaj Esperanton por paroli pri... Esperanto.

B.G.Kolker.

Por kio oni lernas fremdajn lingvojn? Certe, ekzistas homoj, por kiuj lernado de iu nova lingvo jam portas plezuron, malfermas novan mondon. Ja ĉiu lingvo vere estas mondo, kiun eblas esplori, studi – kaj ricevi ĝuon de tiu esplorado.

Sed plejofte homoj lernas lingvojn por iu konkreta celo. Por veturi al eksterlando, por legi sciencajn revuojn, por korespondi… Komencante lerni novan lingvon – aŭ profundigi jam havatajn sciojn, – la homo vidas antaŭ si celon de tiu studado. Ĝuste tiu celo instigas lin al la laboro.

Sed kio pri Esperanto? Kiujn celojn vidas la novaj lernantoj? Kial novaj homoj strebas lerni Esperanton? Tre ofte okazas, ke la celoj estas nebulaj, la homoj venas pro nura scivolemo kaj restas, allogitaj per bona etoso.

Eĉ tre spertaj esperantistoj povas stumbli ĉe la demando "Kial lerni Esperanton?". Ofte la ekstera medio havas impreson, ke Esperanto estas nur hobio, amuzo. Malgraŭ tio, ke ekzistas multaj eblecoj apliki la lingvoscion, kelkaj el ili restas nekonataj eĉ por esperantistoj, des pli por ekstera publiko.

La celo de nia renkontiĝo estas kompreni tiujn eblecojn, listigi ilin kaj povi prezenti al la ekstera publiko.

================================

Volgia Esperanto-Renkontiĝo
Loko: Uljanovsk.
Dato: 3-6 nov 2005.
Temo: Aplikaj Roloj de Esperanto.

================================

Ĉefa laboro estos dividita al sekcioj, kiuj havos siajn specialajn taskojn.

Utiliga sekcio listigos kaj priskribos aplikajn eblecojn de Esperanto. Faktojn kaj argumentojn por lerni la lingvon.

Ĵurnalista sekcio okupiĝos pri kompilado de reklamilo, kiu informos pri tiuj aplikaj eblecoj. La rezulto de la laboro estos reproduktita kaj proponita al kluboj por reklamaj celoj.

Desegnista sekcio helpos al tiu laboro per farado de originalaj bildoj, uzotaj en la reklamilo kaj dum instruado. Bonvenon al homoj, kapablaj desegni kaj pentri, aŭ doni ideojn por la bildoj.

Ideologia sekcio (por progresantoj kaj spertuloj) penos kompreni mision de Esperanto en la nuna mondo. Interna Ideo: ĉu revo aŭ celo?

Krome, funkcios ankaŭ tradukista, aplika kaj eventuale aliaj sekcioj.

En la provizora programo estas ankaŭ:

Ĉiuj programeroj ekde 8:00 ĝis 22:00 okazos en Esperanto. Por komencantoj okazos speciale preparitaj kursetoj, por ke oni povu kompreni la programon.

Baza kotizo estas 390 rubloj. Tio inkluzivas partoprenon en la programo, loĝadon en kelklitaj ĉambroj kun littolaĵoj, manĝadon, senpagajn teon kaj kafon, informmaterialojn. Ekzistos rabatoj al membroj de REU, REJM k.a. La listo de la rabatoj aperos en la dua informletero.

La ejo estos la sama, kie pasis VER en 2000 – la stacio de junaj turistoj (prosp. Narimanova, 13). Atentu, ke kvanto de la lokoj estas limigita. Oni ne rajtos loĝi surplanke. Frua aliĝo garantias al vi lokon en la bazejo. Tamen, kontraŭ aparta mono eblas loĝi ankaŭ en urbaj hoteloj.

Aliĝkotizoj:

ĝis 30.09.2005 – 40 r.
ĝis 10.10.2005 – 80 r.
ĝis 20.10.2005 – 120 r.
ĝis 31.10.2005 – 160 r.
surloke – 200 r.

La aliĝoj estas personaj kaj ne estas transdoneblaj. Kaze de malaliĝo ĝis 31.10.2005 duono de la aliĝkotizo estas repagata. Gejunuloj ĝis 16 j. pagas kvaronon de la aliĝkotizo.

Perantoj: Ĉeboksari – Konstantin Viĥrov, Volgograd – Anatolij Krasnokutskij. La listo de perantoj ne estas plena. Informiĝu pri perantoj en via urbo.

Lastaj informoj pri la aranĝo estas troveblaj en Interreto: http://yuka.narod.ru/ver.



Hosted by uCoz